La ekstera kerno de la Tero estas likva tavolo ĉirkaŭ 2 400 km dika kaj komponita ĉefe de fero kaj nikelo kiu kuŝas sub la solida interna kerno de la Tero kaj sub ĝia mantelo.[1] Ties ekstera limo kuŝas 2 890 km ene de la Tera surfaco. La transiro inter la interna kerno kaj la ekstera kerno estas proksimume je 5 150 km ene de la Tera surfaco. Malkiel la interna (aŭ solida[2]) kerno, la ekstera kerno estas likva.